Friday, April 21, 2017

La pereo kiu venis al Sarnat [Esperanto]

NOTE: This post is in Esperanto. If you can't understand it, that might be why. Ĉu vi parolas ĝin!?

Jen mia malbona traduko de la bona anglalingva novelo “The Doom That Came to Sarnath”, verkite de usona aŭtoro H.P. Lovecraft en la 1920-aj jaroj. Ĉio ĉi iam aperis en kvar partoj ĉe mia Tumblr-blogo, kiun mi ne plu prilaboras.

La pereo kiu venis al Sarnat
(“The Doom That Came to Sarnath”)
de H.P. Lovecraft
tradukite de Troy Jones III

Troviĝas en la lando Mnar vasta kvieta lago, kiun nutras neniu rivero, kaj el kiu neniu rivero fluas. Antaŭ dek mil jaroj staris ĉe ĝia bordo la potenca urbo Sarnat, sed Sarnat staras ne plu.

Oni diras, ke en la forgesitaj jaroj, kiam la mondo estis juna, antaŭ ol la homoj de Sarnat iam venis al la lando Mnar, alia urbo staris apud la lago: la griza ŝtona urbo Ib, kiu estis tiel malnova kiel la lago mem, kaj en kiu loĝis popolo ne plaĉa al la okulo. Tre strangaj kaj malbelaj estis tiuj estaĵoj; ja same estas la plejmulto de estaĵoj de mondo ankoraŭ rudimenta kaj krude formata. Estas skribite sur la brikaj cilindroj de Kadateron, ke la estaĵoj de Ib havis koloron tiel verdan kiel la lago kaj la nebuloj, kiuj ŝvebas super ĝi; ke ili havis ŝvelantajn okulojn, grasajn paŭtantajn lipojn, kaj kuriozajn orelojn, kaj estis sen voĉoj. Estas ankaŭ skribite, ke ili venis malsupren de la luno iun nokton en verda nebulo; ili kaj la vasta kvieta lago kaj griza ŝtona urbo Ib. Ĉu tio estas vero, ĉu mito, ĉiukaze estas certe, ke ili kultis marverdan ŝtonan idolon ĉizitan laŭ la bildo de Bokrug, la grandega akvo-lacerto, antaŭ kiu ili dancis abomeninde, kiam la luno ŝveliĝis. Kaj estas skribite sur la papirusoj de Ilarnek, ke ili iun tagon eltrovis fajron, kaj poste ekbruligis flamojn dum multaj ceremoniaj okazoj. Sed malmulte estas skribite pri tiuj estaĵoj, ĉar ili vivis en tre antikvaj epokoj, sed la homaro estas juna, sciante ankoraŭ malmulte pri tre antikvaj vivintoj.

Post multaj eonoj homoj venis al la lando Mnar: malhela paŝtista gento kun siaj lanplenaj ŝafaroj, kiu konstruis la urbojn Traa, Ilarnek, kaj Kadateron laŭ la sinua rivero Aj. Kaj kelkaj triboj, pli fortikaj ol la ceteraj, puŝis plu al la bordo de la lago kaj konstruis Sarnaton ĉe loko, kie valoraj metaloj troviĝis en la tero. Ne malproksime de la griza urbo Ib masonis la migrintaj triboj la unuajn ŝtonojn de Sarnat, kaj pri la estaĵoj de Ib ili ege miris. Sed kun sia mirado enmiksiĝis malamo, ĉar ili kredis, ke ne indas, ke estaĵoj kun tia aspekto tretu en la mondo de homoj krepuske. Nek ŝatis ili la strangajn skulptaĵojn reliefajn sur la grizaj monolitoj de Ib, ĉar tiuj skulptaĵoj estis teruraj pro ega antikveco. Kial la skulptaĵoj kaj la estaĵoj restadis tiel malfrue en la mondo, eĉ ĝis la alveno de la homaro, oni ne povas diri; krom se temas pri, ke la lando Mnar estas tre kvieta kaj for de la plejmulto de aliaj landoj, kaj vekitaj kaj sonĝantaj.

Ju pli da la estaĵoj la homoj vidis, des pli la malamo kreskis, kaj des pli ĉar ili trovis la estaĵojn malfortaj, kaj tiel molaj kiel ĵeleo al la trafo de ŝtonoj kaj sagoj. Sekve iun tagon la junaj batalistoj, la ŝtonĵetilistoj kaj la lancistoj kaj la pafarkistoj, marŝis kontraŭ Ib kaj mortigis ĉiom da la loĝantoj tie, poste ŝovante la kuriozajn kadavrojn en la lagon per longaj lancoj, ĉar ili ne volis tuŝi ilin. Kaj ĉar ili ne ŝatis la grizajn skulptitajn monolitojn de Ib, ili ĵetis ĉi tiujn ankaŭ en la lagon, mirante pri la egeco de la laboro, kiu iam alportis la ŝtonegojn el for, kaj ilin oni devus alporti, ĉar troviĝas nenia ŝtonego simila al ili en la lando Mnar, nek en la landoj apudaj.

Tiel de la tre antikva urbo Ib nenion oni ŝparis, krom la marverdan idolon ĉizitan laŭ la bildo de Bokrug, la akvo-lacerto. Ĉi tion la junaj batalintoj alportis reen kun si kiel simbolon de konkero super la malnovaj dioj kaj estaĵoj de Ib, kaj kiel signon de regado en Mnar. Sed la sekvan nokton, post kiam la verda idolo estis starigita en la templo, io terura okazis: strangajn lumojn oni vidis super la lago, kaj matene la loĝantaro trovis, ke la idolo mankis kaj la ĉefpastro Taran-Iŝ kuŝis senvive, kvazaŭ pro ia timego abomena. Kaj antaŭ ol li mortis, Taran-Iŝ skizis sur la altaro krizolita per krudaj malglataj strekoj la piktogramon PEREO.

Post Taran-Iŝ servis multaj ĉefpastroj en Sarnat, sed neniam oni trovis la marverdan ŝtonan idolon. Kaj multaj jarcentoj venis kaj pasis, dum kiuj Sarnat prosperis treege, kaj sekve nur pastroj kaj maljunulinoj rememoris tion, kion Taran-Iŝ skizis sur la altaro krizolita. Inter Sarnat kaj la urbo Ilarnek aperis karavanvojo, kaj la valorajn metalojn el la tero oni interŝanĝis kontraŭ aliaj metaloj kaj raraj ŝtofoj kaj juveloj kaj libroj kaj iloj por metiistoj kaj ĉiuj luksaĵoj, kiujn konis la gento, kiu loĝis laŭ la sinua rivero Aj kaj pretere. Do Sarnat fariĝis potenca kaj klera kaj belega, kaj sendis konkerantajn armeojn por subigi la najbarajn urbojn. Kaj post iom da tempo sidis sur trono en Sarnat la reĝoj super la tuto de la lando Mnar kaj multaj landoj apudaj.

La revo de la mondo kaj la fiero de la homaro estis Sarnat la imponega. El polurita dezert-minita marmoro estis ĝiaj muroj, alte tri cent ulnojn kaj larĝe sepdek kvin, por ke ĉaroj povu preterpasi unu la alian, dum viroj stiris ilin laŭ la pinto. Plene kvin cent stadiojn longis la muroj, malfermite nur flanke de la lago, kie verda ŝtona digo fortenis la ondojn, kiuj mistere leviĝis unu fojon jare je la festo de la detruo de Ib. En Sarnat kuris kvindek stratoj de la lago ĝis la portaloj de la karavanoj, kaj kvindek pli interkrucis ilin. Per onikso oni ilin pavimis, escepte de kie la ĉevaloj kaj kameloj kaj elefantoj tretis, kie ili estis pavimitaj per granito. Kaj la urbportaloj de Sarnat estis tiel multaj kiel la finoj de la stratoj flanke de la tero, ĉiu portalo el bronzo, kaj flankita de figuroj de leonoj kaj elefantoj ĉizitaj el ia ŝtono ne plu konata inter homoj. La domojn de Sarnat oni konstruis el glazuritaj brikoj kaj kalcedono, kaj ĉiu havis propran ĉirkaŭmuritan ĝardenon kaj kristalan lageton. Per eksterordinaraj artoj oni ilin konstruis, ĉar neniu urbo alia havis tiajn domojn; kaj vojaĝantoj de Traa kaj Ilarnek kaj Kadateron miris pri la brilantaj kupoloj, kiuj ilin tegmentis.

Sed eĉ pli mirindaj estis la palacoj kaj la temploj, kaj la ĝardenoj faritaj de Zokkar la iama reĝo. En Sarnat estis multaj palacoj, el kiuj la plej malgrandaj estis pli grandiozaj ol iu ajn en Traa aŭ Ilarnek aŭ Kadateron. Tiel altaj estis ili, ke interne oni foje povis fantazii sin sub nur la ĉielo; sed kiam lumigate per torĉoj trempitaj en la oleo de Doter, iliaj muroj montris vastajn pentraĵojn pri reĝoj kaj armeoj, de grandiozeco kaj inspira kaj stuporiga al la rigardanto. Multegaj estis la kolonoj de la palacoj, ĉiuj el kolorigita marmoro, kaj ĉizitaj en desegnojn de transpasanta belego. Kaj en la plejmulto de la palacoj la plankoj estis mozaikoj el berilo kaj lazurŝtono kaj ruĝonikso kaj grenato kaj aliaj ŝatataj materialoj, tiel desegnitaj, ke la rigardanto povis fantazii sin promenanta sur bedoj de la plej raraj floroj. Kaj similaj estis la fontanoj, kiuj ŝprucis parfumitajn akvojn el ĉarmaj ajutoj aranĝitaj per lerta arto. Transpasanta ĉion alian estis la palaco de la reĝoj de Mnar kaj de la landoj apudaj. Sur paro da oraj kaŭrantaj leonoj staris la trono, multajn ŝtupojn super la brila planko. Kaj ĝi estis farita el unu peco de eburo, kvankam neniu homo nun vivas, kiu scias, kie tiel vastan eburpecon oni povis trovi. En tiu palaco estis ankaŭ multaj galerioj, kaj multaj amfiteatroj, kie leonoj kaj viroj kaj elefantoj batalis laŭ la plezuro de la reĝoj. Fojfoje la amfiteatrojn oni inundis per akvo transportita el la lago per potencaj akveduktoj, kaj tiam oni dramigis ekscitantajn marbatalojn, aŭ okazigis gladiatorajn batalojn inter naĝantoj kaj mortigaj akvobestoj.

Altegaj kaj imponaj estis la dek sep turformaj temploj de Sarnat, formite el hela multekolora ŝtono nekonata aliloke. Entute mil ulnojn alte staris la plej granda el ili, en kiu la ĉefpastroj loĝis en lukso apenaŭ malpli grandioza ol tio de la reĝoj. Teretaĝe troviĝis haloj tiel vastaj kaj grandiozaj kiel tiuj de la palacoj; tie kunvenis homamasoj por kultado al Zo-Kalar kaj Tamaŝ kaj Lobon, la precipaj dioj de Sarnat, kies incensplenaj sanktejoj ŝajnis kvazaŭ la tronoj de monarĥoj. Ne similaj al la ikonoj de aliaj dioj estis tiuj de Zo-Kalar kaj Tamaŝ kaj Lobon; tiel fidelaj al la vivo estis ili, ke oni ĵurus, ke la graciaj barbaj dioj mem sidis sur la eburaj tronoj. Kaj senfinajn brilajn zirkonajn ŝtupojn supre troviĝis la turoĉambro, en kiu la ĉefpastroj elrigardis super la urbo kaj la ebenaĵoj kaj la lago dumtage; kaj rigardis la enigman lunon kaj aŭgurajn stelojn kaj planedojn kaj iliajn speguliĝojn en la lago dumnokte. Ĉi tie ĉefpastroj faris la tre sanktan kaj antikvan riton malbene al Bokrug, la akvo-lacerto, kaj ĉi tie restis la altaro el krizolito, kiu portis la PEREO-skizaĵon de Taran-Iŝ.

Mirindaj ankaŭ estis la ĝardenoj plantitaj de Zokkar la iama reĝo. En la centro de Sarnat ili kuŝis, kovrante grandan areon kaj ĉirkaŭite de alta muro. Kaj ili estis sub tegmento de grandioza kupolo vitra, tra kiu brilis la suno kaj luno kaj planedoj, kiam la ĉielo estis klara, kaj de kiu pendis brilegaj miniaturoj de la suno kaj luno kaj steloj kaj planedoj, kiam la ĉielo estis nuba. Somere la ĝardenojn oni malvarmetigis per freŝaj bonodoraj brizoj lerte blovetigitaj de ventumiloj, kaj vintre ili estis varmigitaj per kaŝitaj fajroj, por ke en tiuj ĝardenoj ĉiam printempu. Kuris malgrandaj riveretoj super helaj ŝtonetoj, disigante gazonojn verdajn kaj ĝardenojn kun multaj koloroj, krucite de multego da pontoj. Multaj estis la akvofaloj laŭ la riveretoj, kaj multaj estis la nimfeo-plenaj lagetoj, en kiujn ili larĝiĝis. Sur la riveretoj kaj lagetoj naĝis blankajn cignojn, dum la muziko de raraj birdoj pepis akorde al la melodio de la akvo. En belaranĝitajn terasojn leviĝis la verdaj bordoj, ornamitajn jen kaj jen per laŭboj de vinberujoj kaj dolĉaj floroj, kaj per seĝoj kaj benkoj el marmoro kaj porfiro. Kaj troviĝis multaj malgrandaj sanktejoj kaj templetoj, kie oni povis ripozi aŭ preĝi al malgrandaj dioj.

Ĉiun jaron oni festis en Sarnat la datrevenon de la detruo de Ib, dum kiu vinoj, kantoj, dancado kaj ĉia gajeco abundis. Grandajn honorojn oni tiutempe prezentis omaĝe al la ombroj de tiuj, kiuj ekstermis la strangajn antikvajn estaĵojn; kaj la memorojn pri tiuj estaĵoj kaj pri iliaj malnovaj dioj mokis dancistoj kaj liutistoj kronitaj per rozoj de la ĝardenoj de Zokkar. Kaj la reĝoj dume elrigardis super la lago kaj malbenis la ostojn de la mortintoj, kiuj kuŝis sub ĝi.

La ĉefpastroj komence ne ŝatis ĉi tiun festotagon, ĉar oni transdonis al ili kuriozajn rakontojn pri la malaperinta marverda idolo, kaj pri Taran-Iŝ, kiu mortis pro timo kaj lasis averton. Kaj oni diris, ke de la alta temploturo fojfoje videblis lumoj sub la akvo de la lago. Sed tiom da jaroj pasis sen katastrofo, ke eĉ la pastroj ridis kaj malbenis kaj partoprenis en la orgioj de la festenantoj. Ĉu ne ili mem, en sia alta turo, ja ofte faris la tre antikvan kaj sekretan riton malbene al Bokrug, la akvo-lacerto? Kaj mil jaroj da riĉaĵoj kaj ĝojo venis kaj pasis en Sarnat, la revo de la mondo kaj fiero de la homaro.

Belega preter penso estis la festo de la mila jaro datrevene de la detruo de Ib. Dum jardeko oni paroladis pri ĝi en la lando Mnar, kaj kiam ĝi alproksimiĝis, venis al Sarnat, sur ĉevaloj kaj kameloj kaj elefantoj, homoj el Traa, Ilarnek, kaj Kadateron, kaj el ĉiu urbo de Mnar kaj la landoj pretere. Antaŭ la marmoraj muroj je la celebrata nokto estis starigitaj la pavilionoj de princoj kaj la tendoj de vojaĝantoj. En sia bankedo-halo kuŝis Nargis-Hej, la reĝo, ebria per antikva vino de la keloj de konkerita Pnat, ĉirkaŭigite de festenantaj nobeloj kaj hastantaj sklavoj. Oni manĝis multajn kuriozajn delikataĵojn dum la festeno: pavojn de la foraj montetoj de Implan, kalkanojn de kameloj de la dezerto Bnazic, nuksojn kaj spicojn de la boskoj de Cujdatri, kaj perlojn de ondo-lavita Mtal solvitajn en la vinagro de Traa. Da saŭcoj estis netaksebla nombro, preparitaj de la plej subtilaj kuiristoj en la tuto de Mnar, kaj konvenigitaj al la palato de ĉiu festenanto. Sed la plej dezirataj el ĉiuj la manĝaĵoj estis la fiŝegoj de la lago, ĉiu de vasta grandeco, servite sur oraj pladoj kun enmuntitaj rubenoj kaj diamantoj.

Dum la reĝo kaj liaj nobeloj festenis en la palaco, kaj rigardis sian finfinan kulminan pladon sur oraj teleregoj, aliuloj festenis aliloke. En la turo de la granda templo la pastroj diboĉis, kaj en pavilionoj ekster la urbaj muroj la princoj de najbaraj landoj festis gaje. Kaj estis la ĉefpastro Gnaj-Ka, kiu unue ekvidis la ombrojn, kiuj venis malsupren de la ŝvelanta luno en la lagon, kaj la damnindaj verdaj nebuloj, kiuj leviĝis de la lago por tuŝi la lunon kaj vuali en minaca haladzo la turojn kaj la kupolojn de pereonta Sarnat. Poste tiuj en la turoj kaj ekster la muroj vidis strangajn lumojn sur la akvo, kaj vidis, ke la griza roko Akurjon, kiu kutime staris alte super la lago proksime al la marbordo, estis preskaŭ mergita. Kaj timo kreskis subkonscie sed tamen rapide, tiel ke la princoj de Ilarnek kaj de malproksima Rokol faldis kaj pakis siajn tendojn kaj pavilionojn kaj ekiris al la rivero Aj, kvankam ili apenaŭ sciis la kialon por sia foriro.

Tiam, proksime al la horo de noktomezo, ĉiuj la bronzaj portaloj de Sarnat krevis malfermen kaj elverŝis panikantajn homamasojn, kiuj malheligis la ebenaĵon, kaj tion vidante la vizitantaj princoj kaj vojaĝantoj forfuĝis pro timo. Ĉar sur la vizaĝoj de la homamaso estis skribite frenezego naskita de hororo ne elportebla, kaj sur iliaj langoj estis vortoj tiel teruraj, ke neniu aŭskultanto paŭzis por pruvo. Viroj, kies okuloj estis sovaĝaj pro timo, kriis laŭtvoĉe pri la vido en la reĝa bankedo-halo, kie tra la fenestroj estis videblaj ne plu la formoj de Nargis-Hej kaj liaj nobeloj kaj sklavoj, sed hordo de ne-priskribeblaj verdaj senvoĉaj estaĵoj kun ŝvelantaj okuloj, grasaj lipoj, kaj kuriozaj oreloj: estaĵoj kiuj dancis abomeninde, portante en siaj ungegoj orajn pladojn kun enmuntitaj rubenoj kaj diamantoj kaj enhavantajn strangajn flamojn. Kaj la princoj kaj vojaĝantoj, dum ili fuĝis de la kondamnita urbo Sarnat sur ĉevaloj kaj kameloj kaj elefantoj, rigardis reen la nebulo-naskantan lagon kaj vidis, ke la griza roko Akurjon estis tute mergita.

Tra la lando Mnar kaj la landoj apudaj disvastiĝis la rakontoj de tiuj, kiuj fuĝis de Sarnat, kaj karavanoj serĉis tiun kondamnitan urbon kaj ĝiajn valorajn metalojn ne plu. Pasis longa tempo, antaŭ ol iuj vojaĝantoj ajn iris tien, kaj eĉ tiam nur la kuraĝaj kaj aventuremaj junaj viroj el malproksima Falona: kuraĝaj kaj aventuremaj junaj viroj kun flavaj haroj kaj bluaj okuloj, kiuj ne estas parencoj al la viroj de Mnar. Ĉi tiuj viroj fakte iris al la lago por vidi Sarnaton; sed kvankam ili trovis la vastan kvietan lagon mem, kaj la grizan rokon Akurjon kiu staris alte super ĝi proksime al la marbordo, ili ne vidis la revon de la mondo kaj fieron de la homaro. Kie iam altiĝis muroj je tri cent ulnoj kaj turoj eĉ pli altaj, nun etendis nur la marĉa marbordo, kaj kie iam loĝis kvindek milionoj da homoj, nun rampas nur aĉaj akvo-lacertoj. Eĉ ne la minoj de valorinda metalo restas. PEREO venis al Sarnat.

Sed duone enfositan inter la junkoj ili ekvidis kuriozan verdan idolon, treege antikvan ikonon ĉizitan laŭ la bildo de Bokrug, la granda akvo-lacerto. Tiu idolo, starigite en sanktejo en la ĉeftemplo ĉe Ilarnek, estis poste kultita sub la ŝvelanta luno tra la lando Mnar.

No comments:

Post a Comment